Informoj pri RBT

[Ligilo al la testejo de Reta Biblioteka Terminaro troviĝas sube sed eble valoras legi la sekvan tekston unue.]

Bonvolu atenti, ke tiu ĉi testejo estas provizora loko por ebla eventuala preparo de Reta Biblioteka Terminaro (se aliaj interesiĝas pri tio kaj se ili ne havas alispecan manieron aranĝi la aferon — ĉar sendube estas multaj diversaj manieroj rete aranĝi terminaron).  La testejon mi gastigas ĉe mia retejo, vortovojo.org (ĉe servilo de HostMonster en okcidenta Usono), kaj en la testejo mi uzas la liberajn programojn Apache [Apaĉo], PHP, MySQL [majeskjuel’] kaj phpMyAdmin [phpmajadmin’].  Cetere, en mia persona komputilo (en Kanado) mi uzas la programon SQLMaestro PHP Generator for MySQL [PHP-generilo por MySQL de la kompanio SQLMaestro].  Pere de ĝi mi povas aŭtomate generi interfacon al MySQL-datumbazo kaj tiam transsendi la rezultajn dosierojn (kaj la datumbazon) al vortovojo.org.  Do, mi kreas la interfacon sen verki la propran kodon — kvankam eblas modifi la PHP-kodon poste.

La aktuala prova datumbazeto estas nur ludejo kun kelkcent rikordoj kaj eĉ ne havas datummodelon. Mi intence faris ĝin ege simpla.  Tamen, jam nun la tuto sufiĉas por registri novajn rikordojn, serĉi diversajn kampojn, redakti, aŭ forigi rikordojn kaj rikorderojn.

Se troviĝas intereso kaj se testado havas pozitivajn rezultojn, oni (Ĉu eble iuj membroj de la Guglo-grupo Bibliotekoj?) povus ellabori la verajn bezonojn de uzantoj de tia terminaro kaj povus ankaŭ provi ricevi la kopirajtojn de diversaj eblaj fonto-verkoj por ke oni poste ŝarĝu la plene modeligitan kaj ellaboritan datumbazon.

Intertempe, por rigardi la rikordojn de la testa aplikaĵo oni povas ensaluti (por simpla serĉado) per la uzanto-nomo gasto kaj la (sama) pasvorto gasto alklakante ĉi tie:  Reta Biblioteka Terminaro

(Estas ankaŭ uzanto-nomoj kaj pasvortoj por redaktado, aldonado de novaj terminoj, k.t.p. sed tiuj nomoj kaj pasvortoj estos uzataj nur de eventualaj kunkonstruantoj de la datumbazo).

Mi opinias, ke la ĉefa defio rilate al eventuala realigo de Reta Biblioteka Terminaro NE estas teknika. La ĉefa defio estas iel havigi kopirajtojn de fonto-verkoj.  Mi mem havas nenian sperton pri tio.  (Mi estas emerita katalogisto, sistem-bibliotekisto kaj datumbaza administristo.)  Tamen, mi supozas, ke la terminoj mem (sen difinoj) estas preneblaj el diversaj fontoj sen rompo de ies kopirajto.  Ĉu mi pravas en tio?  Estas multaj decidotaj demandoj:  Ĉu estu divers-lingvaj ekvivalentoj?  Se jes, en kiuj lingvoj?  Kiel decidi kiuj terminoj el rilataj fakoj estas inkluzivindaj?  Kiel solvi konflikojn inter difinoj de la sama termino en diversaj fontoj? k.t.p. k.t.p.  (Mi estas nek vortaristo nek terminologo. Laŭeble, ni plej verŝajne volos sekvi la konsilojn en la verko: Terminologia gvidilo / Heidi Suonuuti ; el la angla tradukis Sabine Fiedler ; redaktis Wera Blanke. Rotterdam : Universala Esperanto Asocio, 1998.)

Se vi havas komentojn aŭ konsilojn, vi povas ilin lasi alirante al la ĉefpaĝo.  Mi aparte scivolas ĉu oni povas senprobleme atingi la servilon (kie troviĝas la datumbazo) en Utaho [Utah], Usono, eĉ se oni estas tre for de ĝi en alia parto de la mondo.  (Por mi ne estas problemo el mia urbo Otavo [Ottawa], Kanado.  La distanco de Otavo al la urbo Provo en Utaho, Usono, estas 2961 kilometroj.)

Dankon — speciale se vi tralegis la tekston ĝis ĉi tie!

Bruce Crisp