UK-2020 en Montrealo: bela progreso!

(El La Riverego 132-133, decembro 2018)

Ĵenja Amis

Karaj amikoj,

Ni ŝatus kun fiero informi vin, ke la preparlaboroj por la Universala Kongreso de 2020 en Montrealo bone progresas ! La kongreso okazos en hotelo Sheraton (urbocentre), de la 1a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020. Jen la resumo de niaj agadoj kaj, kompreneble, la invito kunlabori !

Ni havas emblemon ! Ĝia aŭtoro estas Francisco Luis Veuthey (Argentino / Nederlando), profesia grafikisto, kiu dum longa tempo laboris ĉe UEA kaj estas la aŭtoro de multaj antaŭaj logotipoj de la pasintaj UK-oj. Ni estas tre dankemaj al Francisco pro lia helpo !

La koloroj de la logotipo estas ruĝa, blua kaj verda. Oni povas libere interpreti la signifojn, aŭ oni povas ankaŭ pensi pri la verdo de Esperanto kaj de la naturo, la ruĝo de Kanado kaj de la suno (ja en pluraj kulturoj la suno estas ruĝa !), kaj la bluo de Kebekio aŭ de riveroj kaj maroj. En la emblemo oni vidas ankaŭ la monton, la Reĝan Monton (france Mont Royal), kiu donis sian nomon al la urbo, kaj la riveron Sankta-Laŭrenco, kun la ponto Jacques-Cartier (oni povas ankaŭ pensi, kompreneble, pri Esperanto kiel ponto inter lingvoj kaj kulturoj).

Ni aperigis la Unuan Bultenon ! La Unua Bulteno estas la unua informilo pri la UK, kiu kutime aperas unu jaron antaŭ la kongreso. Esceptokaze, ni produktis ĝin du jarojn antaŭe, por bone antaŭeniri kaj frue reklami la eventon. Vi povas elŝuti la Unuan Bultenon ĉi tie.

Ni multe reklamis la UK-on 2020 dum la UK-2018 en Lisbono ! Ni havis tablon kun broŝuroj kaj aliaj materialoj. Ni ankaŭ montris videon pri Montrealo dum la programero dediĉita al la venontaj kongresoj, faris prezentaĵon kaj eĉ disdonis acerbombonojn fine de la programero (oni multe aprezis tion !). Vidu la videeton pri Montrealo ĉi tie. Eblas ankaŭ spekti la landajn salutojn (inkluzive de nia !) ĉi tie, kaj aŭskulti la intervjuon kun Joel kaj mi ĉe la Pola Retradio ĉi tie. Kompreneble, venontjare, en Lahtio, ni reklamos eĉ pli multe ! 😊

Ni kreis informilojn pri Esperanto kaj la UK, dank’ al la subteno de KEA ! Estas tre belaj vizitkartograndaj faldeblaj informiletoj en la franca kaj en la angla kun la enkonduka lecioneto pri Esperanto kaj la kontaktinformoj kun KEA, ESK kaj Esperanto-USA. (Kanadanoj rajtas ricevi la informiletojn senpage, simple petante ilin de KEA aŭ ESK ; Esperanto-USA prizorgas la presadon de la informileto en Usono.)

Ni sukcese reklamis Esperanton kaj la UK-on dum LangFest en Montrealo ! LangFest estas jam tradicia nordamerika aranĝo por lingvemuloj (legu pli pri ĝi pli poste en tiu ĉi numero). Dank’ al subteno de ESF kaj KEA, ni havis belan Esperanto-budon, tutpaĝan reklamon pri la UK en la programo, kaj, kompreneble, ni disdonis la informilojn, parolis al eble cento da homoj, kaj okazis Esperanto-ateliero (fare de Chuck Smith). Ni ankaŭ konatiĝis kun multaj Esperantistoj, kiuj lernis la lingvon per Duolingo aŭ alimaniere, sed neniam partoprenis Esperanto-aktivaĵojn ĉeeste —  ĉiuj promesis veni por la UK ! 😊

2019 kaj 2020 estos ege gravaj kaj laborpostulaj por la LKK kaj ĉiuj helpantoj. Ni devos daŭre multe reklami la eventon, larĝigi la teamon kaj varbi volontulojn, trovi respondeculojn pri kelkaj gravaj postenoj, ellabori ekskursojn kaj antaŭ- kaj postkongresajn, krei serion de prelegoj pri Kanado / Kebekio / Montrealo, trovi partnerojn kaj sponsorojn (financajn, kulturajn, organizajn, ktp.), kaj multege kunlabori kun UEA kaj nia najbara asocio, Esperanto-USA, kies kelkaj membroj estos en la UK-teamo. Ni ankaŭ esperas ke Usono havos specialan lokon en la programo (koncertoj, prelegoj, ktp).

Ni ankaŭ kolektas, pere de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), kontribuojn de esperantistoj por subteni la UK-on en Montrealo. La sumo, kiun ni kolektos, kovros la kostojn, kiujn ne kovras UEA : ekzemple, diversajn eventojn ĉirkaŭ la UK, aldonan reklamadon de la UK en la urbo mem (ekz., eksteran reklamadon : banderolojn, flagojn, ktp ; reklamon en Facebook, ktp). La kolektita mono povas esti uzata ankaŭ por finance helpi al gejunuloj aŭ nepagipovaj homoj partopreni. Ĉiu mono donacita al KEA por la UK estos transdonita al la LKK. Donacu rete per www.canadahelps.org/en/charities/kanada-esperanto-asocio  (angle) aŭ www.canadahelps.org/fr/organismesdebienfaisance/kanada-esperanto-asocio/ (france) aŭ per ĉeko en kanadaj dolaroj al la kasisto de KEA, Raymond Brisebois : 414–110 Grand Avenue, London ON  N6C 1L8. Bv. indiki la celon de via donaco : UK-2020.

Por sukcesigi la kongreson ni bezonos multajn volontulojn, kaj ni havos taskon por ĉiuj, kiuj pretas helpi. Ekzemple, necesos homoj, kiuj pretas gvidi ekskursojn, traduki, registri kongresanojn, helpi bonvenigi la gastojn el la tuta mondo. Tio estas granda laboro, sed laboro ege ĝuinda kaj persone riĉiga sperto. Ni speciale invitas esperantistojn el Kebekio, kaj ĉie en Kanado, pensi pri prezentaĵoj kaj kontribuoj al la programo, aparte rilataj al la kulturoj kaj historio de nia lando. Se vi ŝatus volontuli, bv. plenigi la jenan formularon (vi ankaŭ povas sendi ĝin al viaj amikoj kaj konatoj) : tiny.cc/volontuloj2020. Ni ankaŭ bonvenigas viajn ideojn kaj proponojn pri la programeroj.

Dankegon pro via helpo kaj subteno!

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Novaĵoj. Legosigni la fiksligilon.