Kiel aliĝi al la UK-2020 en Montrealo?

30/11/2019

1) Vizitu la retejon de uea: https://uea.org/kongresoj/alighilo

2) Plenigu la retan aliĝilon.

3) Pagu rekte ĉe UEA (kreditkarto, banka ĝiro, UEA-konto aŭ via landa peranto). La landa peranto por kanadanoj estas KEA — Kanada Esperanto-Asocio. Vi povas pagi al KEA per ĉeko, Interac aŭ PayPal en la retejo esperanto.ca. Ĝuu la rabaton por fruaj aliĝoj !

Infanoj kaj gejunuloj, naskiĝintaj post la 31-a de decembro, nemalhaveblaj akompanantoj de handikapuloj, gasto aŭ grava kontribuanto (laŭ aparta interkonsento kun la organizantoj) aliĝas senpage. Notu ke indas membriĝi (ekz., 70 CAD por kanadanoj) por ricevi la rabatan kotizon. Se vi aliĝas en 2019, indas aliĝi por 2019 por ricevi la rabaton.

Bonvenon al Montrealo!

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Novaĵoj. Legosigni la fiksligilon.