Medalo por la UK-2020

30/11/2019

La LKK por la 105-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo volus presi memormedalon de la UK. Tamen, por ke ni ne faru malprofiton, ni devas pli malpli scii antaŭe, kiom da medaloj ni kredeble povos vendi. Se vi interesiĝas pri la aĉetado de tia medalo, bv sendi mesaĝon al Garry Evans, kasisto de la LKK : garryoevans(ĉe)gmail.com. Ne estos devige aĉeti medalon, sed via mesaĝo donos al ni pli precizan ideon, kiom da medaloj vendiĝos. La medalo estos el polurita arĝentita bronzo, kun diametro de 38 mm, kaj aspektos kiel la ĉi-afiŝitaj desegnaĵoj. Ĝi kostos 60 kanadajn dolarojn (aŭ 45 usonajn dolarojn, aŭ 42 eŭroj) por ĉiu ekzemplero, inkluzive de luksa skatoleto, plus poŝtaj kostoj (sed sen tiaj kostoj, se vi kolektos la medalon dum la UK). Vi eventuale povos pagi pere de PayPal aŭ al nia UEA-konto.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Novaĵoj. Legosigni la fiksligilon.