La Rivereg-er-o numero 3: la bunta jaro en Kebekio!

29/11/2019

La tria numero de “Rivereg-er-o” estas havebla rete! Buntega enhavo: la mirinda jaro 2019 per la vortoj de Nicolas, Viau, la prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia, du poemoj de famega kebekia poeto, Émile Nelligan, estos muzikigitaj de fama usona komponisto, David Gaines, raportoj pri LangFest kaj MeKaRo, plus, multegaj fotoj kaj aliaj aferoj! Cetere, jen bela ideo por Kristnaska donaco: la libro Kristnaskaj Rakontoj de Louis Fréchette. Bonan legadon! https://esperanto2022.ca/wp-content/uploads/2019/11/RiveregERo-3.pdf

“Rivereg-er-o” speciala eldono de La Riverego, la eldonaĵo de Esperanto-Societo Kebekia en kunlaboro kun Lumo, la eldonaĵo de Kanada Esperanto-Asocio, por informi kanadan kaj internacian publikon pri la 105-a UK-2020 en Montrealo. Kun diversaj eroj de tiuj specialaj eldonoj formiĝos la sekvaj numeroj de La Riverego kaj La Lumo en 2019-2020.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Novaĵoj. Legosigni la fiksligilon.